2006年延时发生(笑话)

文章作者 100test 发表时间 2007:03:14 20:35:44
来源 100Test.Com百考试题网


Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis g^in japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi law la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkomprenig^u!
Tia longa vojo estas neniel maloftaj^o. Law Ben Patterson, angla membro de la Ewropo Parlamento: "Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas truduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritaj^on, kaj c^iuj italoj ridas. poste g^i tradukig^as en la francan, kaj la francoj ridas. poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, c^irkaw 30 sekundojn post kiam la italo parolis -- kaj li intertempe dawrigis, parolante pri la morto de kara amiko -- c^iuj danoj ekridadas kvazaw freneze".
-- William Auld 摘自La fenomeno Esperanto

相关文章


Noiníciodareformamilitar
2006年世界语软件
2006年Missã.oindígena
德语会话基础:使用公共交通工具Benutzungderö.ffentlichenVerkehrsmittel
2006年延时发生(笑话)
德语音阶段R音可以慢慢练
世界语中常见的歧义现象
指导:祝福语大集合
Impulsionamentodareformamilitar
澳大利亚华人论坛
考好网
日本华人论坛
华人移民留学论坛
英国华人论坛